9. Planoj pri veturado

Petro kaj Maria volis vojaĝi al alia lando en libertempo. Ili decidis iri al Italio, bela lando kun malnovaj urboj kaj aliaj belaĵoj. Ili estis feliĉaj:

Kie estas mia vestaĵo? – ŝi demandis.

Ni ne forgesu kunporti la libron por lerni Esperanton. Ni povus komenci jam en la vagonaro.

En la vagonaro ni nenion faros, kara Petro. Ni veturos per aŭto. Mi havas sekreton: mia riĉa onklo Bonifacio plenumis mian deziron kaj donis al ni sian aŭton por uzo. Ĝi jam staras antaŭ la domo.

Sed mi devas diri

Nenion diru, karulo, ni eksidu en la aŭton kaj veturu al Italio.

Petro kaj Maria sidis en la aŭto. Ankaŭ la vestaĵoj estis en la aŭto. Sed ili ankoraŭ sidadis kaj atendis.

Do, karuloŝi diriskial ni ne ekveturas?

Karulino, ankaŭ mi havas sekreton. Mi veturigus la aŭton, sed mi ne scias. Mi neniam lernis tion.