11. La sentimulo

번역하여 답하세요. / Traduku kaj respondu

Estis vespero en Venecio. Centoj da homoj plenigadis la Sankt-Markan placon. Junuloj kaj militistoj, maristoj de sur la ŝipoj, elstaraj sinjorinoj, kaj junulinoj, alilandaj vojaĝantoj, ĉambristoj kaj gondolistojĉiuj moviĝis al la urbomezo. Iom plue sed ne malproksime de la maro troviĝis malgranda placo. Fine de ĝi, proksime de la maro staris homo. Laŭ la vestaĵo oni facile povis ekscii, ke li estas gondolisto de iu riĉulo. Seninterese li rigardis la ĝojan hommulton. Subite rideto lumigis lian vizaĝon, kiam li ekvidis mariston, kiu alvenis el la flanko de la maro.

Ĉu tio estas vi, Stefano? – ekkriis la gondolisto. Ĉiuj diras, ke vi falis en la manojn de la Turkoj.

Vere. Ni renkontis unu el iliaj ŝipoj. Ĝi sekvis nin dum pli ol unu horo. Sed ne estas facile iri pli rapide ol nia ŝipo. Do, kiaj novaĵoj estas tie ĉi en Venecio?

Nenio interesanur granda malfeliĉo por Pietro. Ĉu vi konas Pietron?

Kompreneble, ke mi konas.

Granda ŝipo subakvigis lian gondolon.

Kaj kio pri Pietro?

Lia gondolo subakviĝis. Okazis, ke ni troviĝis proksime, tiel ke Ĝorĝo kaj mi prenis Pietron en nian gondolon. En la sama tempo mia estro subakviĝis por helpi junulinon, kiu preskaŭ jam mortis kun sia onklo.

Ho, tie estis junulinokaj onklo?

Lin ni ne povis helpi. Estis grava homo. Sed kio vin alvenigas en Venecion, amiko mia?

La maristo rapide ekrigardis sian amikon kaj komencis diri:

Do, vi scias, Ĝino, mi alportis

La gondolisto subite haltigis lin.

Vidu. – li diris.

Tiam iu homo pasis apud ili. Li ankoraŭ ne estis tridekjara, kaj lia vizaĝo estis senkolora. Lia iro estis certa kaj facila. Lia vizaĝo estis malĝoja.

Jakopodiris Ĝino, kiam li ekvidis la homononi diras, ke multaj gravuloj donas sekretajn laborojn al li. Li scias tro da sekretoj.

Kaj tial ili timas sendi lin en malliberejondiris la maristo, kaj dum li parolis, li montris la domegon de la Doĝoj.

Vere, multaj gravuloj bezonas lian helpondiris Ĝino.

Kaj kiom ili pagas al li por unu mortigo?

Certe ne malpli ol cent monerojn. Ne forgesu, ke li laboras por tiuj, kiuj havas sufiĉe da mono por pagi al li. Sed, Stefano, en Venecio estas aferoj, kiujn estas pli bone forgesi, se vi volas trankvile manĝi vian panon.

Estis iom da silento kaj poste la gondolisto denove ekparolis:

Vi venis ĝustatempe por vidi ŝipkuron.

Ĝinoiu diris malforte proksime de la gondolisto.

Sinjoro?

Don Kamilo Monforte, la estro de Ĝino senvorte montris al la gondolo.

Ĝis revidodiris la gondolisto kaj prenis la manon de sia amiko.

  1. 당신은 내 여동생의 약을 가져와 줄 수 있나요?
  2. 언제 그 악기를 샀나요?
  3. 누가 내 열쇠를 마지막으로 사용했는가?
  4. 당신은 베니스에서 곤돌라로도 타고 이동했나요?
  5. 조용해지면 잠들 수 있는가?